WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Johano 1
31 - Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
Select
1 - En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
2 - Tiu estis en la komenco kun Dio.
3 - Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
4 - En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
5 - Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
6 - De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
7 - Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
8 - Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
9 - Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10 - Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11 - Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12 - Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13 - kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14 - Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15 - Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16 - Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17 - Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
18 - Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
19 - Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
20 - Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
21 - Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
22 - Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23 - Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24 - Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
25 - Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
26 - Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27 - kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
28 - Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29 - La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30 - Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31 - Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32 - Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33 - Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34 - Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
35 - Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36 - kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
37 - Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
38 - Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
39 - Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
40 - Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
41 - Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
42 - Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
43 - La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
44 - Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
45 - Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
46 - Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.
47 - Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
48 - Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
49 - Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
50 - Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
51 - Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.
Laŭ Johano 1:31
31 / 51
Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget